Debian 5.0 - The universal operating system

Kio estas Debiano?

Debiano estas libera mastruma sistemo (OS) por via komputilo. Mastruma sistemo estas la aro de bazaj programoj kaj programaj iloj kiuj funkciigas la komputilon. Debiano uzas linuksan kernon (la centra parto de mastruma sistemo), sed la plej granda parto de ĝiaj bazaj iloj venas el la projekto GNU; tial ĝia nomo estas GNU/Linux.

Debiana GNU/Linux estas pli ol simpla mastruma sistemo: ĝi enhavas pli ol 25113 pakojn, jam kompilitajn programojn en tia pakado ke ili tute simple povas esti instalita en via maŝino.

Pli da informo ...


Kiel ekuzi

La plej nova stabila eldono de Debiano estas 5.0. Ĝi estis laste modifita je 27 Junio 2009. Plia informo pri haveblaj eldonoj de Debiano.

Se vi ŝatus ekuzi Debianon, vi tute facile povas akiri kopion, kaj poste sekvi la instrukciojn por instali ĝin.

Se vi ĝisdatigas antaŭan eldonon al la plej nova stabila eldono, bonvolu legi la eldonajn rimarkojn antaŭ ol daŭrigi.

Por esti helpata en la uzo aŭ la alĝustigo de Debiano, vidu la paĝojn pri dokumentaro kaj helpo.

Uzantoj kiuj ne parolas la anglan, devus kontroli la internacian sekcion.

Personoj kiuj ne uzas masxinojn bazitaj je Intel x86, devus kontroli la portadan sekcion.


Novaĵoj

[27 Jun 2009] Debian GNU/Linux 5.0 updated
[23 Maj 2009] Debian Archive Signing Key to be changed
[11 Apr 2009] Debian GNU/Linux 5.0 updated
[08 Apr 2009] Debian GNU/Linux 4.0 updated
[15 Mar 2009] Skolelinux for Schools in Rhineland-Palatinate
[14 Feb 2009] Debian GNU/Linux 5.0 released

Por legi antaŭajn novaĵojn vidu la Novaĵpaĝon. Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj pri Debiano, aliĝu al la debian-announce retpoŝta dissendlisto.


Sekurecaj avertoj

[25 Jun 2009] DSA-1824 phpmyadmin - several vulnerabilities
[25 Jun 2009] DSA-1823 samba - several vulnerabilities
[23 Jun 2009] DSA-1822 mahara - insufficient input sanitization
[22 Jun 2009] DSA-1821 amule - insufficient input sanitising
[18 Jun 2009] DSA-1820 xulrunner - several vulnerabilities
[18 Jun 2009] DSA-1819 vlc - several vulnerabilities
[18 Jun 2009] DSA-1818 gforge - insufficient input sanitising
[17 Jun 2009] DSA-1817 ctorrent - stack-based buffer overflow
[16 Jun 2009] DSA-1816 apache2 - insufficient security check
[14 Jun 2009] DSA-1815 libtorrent-rasterbar - programming error

Por legi antaŭajn sekurecajn avertojn vidu la paĝon pri Sekureco. Se vi ŝatus ricevi retpoŝtajn mesaĝojn pri sekurecaj avertoj tuj kiam ili estas anoncitaj, aliĝu al la debian-security-announce retpoŝta dissendlisto.